Vikipedio:Ĉefpaĝo
|
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
381 246 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoAzerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude. La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio. Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko, detruita ĝis la fino de somero 1918 de Centra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo. Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko de bolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto de Sovetunio. Lastaj artikoloj de la monato: pingveno -Petro Paŭlo Rubens - Birdoj
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoKunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Tipoj de videoludoj, Mondaj Ludoj de 2025, Ozzy Osbourne |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
| ||



