Saltu al enhavo

Limeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri punkto al kiu iu valoro alproksimiĝas. Por optimumigado en matematiko rigardu la paĝon Limigo. Por romia lim-fortikaĵo legu la artikolon Limeso (fortikaĵo).

En la matematiko la limesolimvaloro estas kvanto difinita laŭ certa regulo, kiu varias depende de tio, ĉu temas pri limeso de funkciolimeso de vico, kaj ĉu temas pri limeso ĉe punktolimeso ĉe malfinio.

La intuitiva ideo de ĉiuj tiuj difinoj de limeso estas ke ĝi estas la punkto al kiu iu kvanto alproksimiĝas. Ekzemple la vico (1/n) (do 1, 1/2, 1/3, ...) alproksimiĝas al 0 kiam n "alproksimiĝas" al malfinio.

Limeso de vico

[redakti | redakti fonton]

La formala difino de limeso de vico estas jena:

Tio signifas en vortoj: Oni povas atingi ĉian proksimecon al la limeso a se oni nur rigardas sufiĉe altajn valorojn de an. Ankaŭ eblas esprimi tiun difinon tiel: Por tute libere elektita preskaŭ ĉiuj elementoj de la vico , krom finita aro de elementoj de , ne diferencas pli ol de a. Tiam a estas limeso de la vico. Konverĝa serio estas serio kiu havas limeson de vico de ĝiaj partaj sumoj.

Rimarku: Vico povas havi ne pli ol unu limeson.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]