Muji
| Muji | ||
|---|---|---|
| entrepreno entrepreno publika kompanio | ||
| Dum | 18-a de majo 1979 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | japania akciofirmao | |
| Sidejo | kvartalo Toŝima | |
| Lando | Japanio | |
| Agokampo | hejma varo | |
| ISIN-kodo | JP3976300008 | |
| Posedataj kompanioj | MUJI vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
KK Ryōhin Keikaku (japane 株式会社良品計画, Kabushiki kaisha Ryōhin Keikaku; angle Ryōhin Keikaku Co. Ltd.) estas japana podetalista, vivstila butikĉeno kun ĉefsidejo en Toshima, Tokio, fondita en 1980 sub la markonomo Muryōhinting. (無印良品, signifante "Senmarkaj Kvalitaj Varoj"), mallongigita MUJI, ĝi havas pli ol 800 butikojn en 26 landoj. Ĝiaj akcioj estas komercitaj en la unua segmento de la Borso de Tokio.[1][2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kiel podetalisto, ĝi vendas vastan gamon da hejmaj kaj konsumaj varoj. La dezajnfilozofio de Muji estas minimalista, kaj ĝi emfazas recikladon, redukton de produktada kaj pakaĵa rubo, kaj marketigon sen emblemo aŭ "sen marko".
La kompanio fabrikas kaj vendas pogrande kaj per siaj propraj podetalaj vendejoj en Japanio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Portugalio, Svedio, Irlando kaj Britio, kaj ankaŭ en kelkaj aziaj landoj (Ĉinio, Honkongo, Tajvano, Sud-Koreio, Singapuro, Malajzio, Tajlando, Barato, Indonezio, Filipinoj, Kuvajto, UAE, Sauda Arabio, Kataro kaj Barejno) ĉirkaŭ sep mil aĵojn de diversaj produktoj, ĉefe mastrumaĵoj, same kiel meblojn, stokujojn, valizojn, horloĝojn, trikaĵojn, kampadekipaĵon, skribvarojn, malgrandajn elektronikaĵojn kaj akcesoraĵojn, same kiel manĝaĵojn, posedas la kafejĉenon Café&Meal MUJI kaj la florvendejĉenon Hanayoshi. La produktoj de la kompanio estas tre postulataj en Ĉinio.
La dizajnistoj Tokujin Yoshioka kaj Naoto Fukasawa kunlaboris kun la kompanio. La kompanio havas kunlaboran projekton, MUJI Laboratory for Living (MUJI-Laboratorio por Vivado), kiu kolektas ideojn por siaj produktoj per sia entreprena retejo kaj faras decidojn pri ilia lanĉo en produktadon surbaze de la rezultoj de konkurso. Produktodezajnon gvidas la ideo de simpleco, ordo kaj racio. La kompanio havas pli ol 900 butikojn tutmonde kaj jarajn enspezojn de 3 miliardoj da dolaroj.
La firmao ankaŭ funkciigas kafejojn, restoraciojn kaj florbutikojn, inter aliaj entreprenoj. Kelkaj el ĝiaj produktoj estas ekspoziciataj kaj vendataj ĉe la Muzeo Viktorio kaj Alberto en Londono kaj la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MUJI surrete- Pri MUJI, prenita 2009-10-02.
- ↑ Ryohin Keikaku, "What is MUJI?", retrieved on 2009-10-02.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficialaj
[redakti | redakti fonton]- www.muji.com tutmonda retejo
- Ryohin Keikaku Co., Ltd. entreprena retejo
Neoficialaj
[redakti | redakti fonton]- "MUJI: The Japanese brand without a brand"
- "Museum Quality" - (artikolo de la New York Times pri Muji en la MoMa)
- Interview with Shoji Ito, Design and Art director of MUJI Arkivigite je 2012-07-24 per la retarkivo Wayback Machine

