El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilejko - jen esperantlingve,[1] beloruse Віле́йка, prononco [ViLEJka], pole Wilejka, litove Vileika, historie Vialejka - estas urbo en Belorusio, administra centro de Vilejka distrikto de la Minska regiono. La urbo situas je 90 kilometroj nordokcidente de la urbocentro de Minsko. Laŭ la stato de 2026 en la urbo vivis 26 015 loĝantoj sur areo de 12,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 032 loĝantoj/km². La urbo situas borde de la rivero Neris, kiu fluas de oriento okcidenten, oriente de la urbo estas barita al vasta rezervujo kaj en sia posta fluo baldaŭ eniras Litovion, fluas tra Vilno kaj ĉe la historia urbocentro de Kaŭno enfluas la riveron Nemunas (en 19-jarcenta esperantlingva lingvaĵo nomita Nemano).
- ↑ La esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971 dokumentigas esperantigon Vilejko en sia vasta du-paĝa mapo 17.