Cerio
Cerio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Ce kaj la atomnumeron 58. Ĝi estas mola arĝent-kolora metala elemento, ano de la lantanoida serio. Cerio estas la plej abunda el ĉiuj lantanidoj kaj la 25-a plej abunda elemento, konsistigante 68 partojn por miliono de la terkrusto[1].
Ĝi oksidiĝas kaj senbriliĝas kiam ĝi kontaktas aeron, kaj estas sufiĉe mola por esti tranĉita per tranĉilo. La vitra industrio uzas la ceri-oksidon por sorbi transviolan lumon.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Cerio estis malkovrita en 1803 de Jöns Jacob Berzelius kaj Wilhelm von Hisinger kaj samtempe de Martin Heinrich Klaproth. Ĝi estis nomita laŭ la nana planedo Cereso. La sintezo de la elemento sukcesis al Carl Gustaf Mosander en 1825 per redukto de la klorido per natrio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Emsley, John. (2003) Nature's Building Blocks: An A-Z Guide to the Elements (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-850340-8.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||